Mailo Edu

Mailo starigis la unuan retpoŝtan servon por lernejoj.

La celo estas instrui al lernantoj teorion kaj praktikon pri la interreto ĝenerale kaj retpoŝto precipe.

Mailo Edu permesas krei plenan poŝtsistemon por via lernejo.

En ĉiu klaso, la instruistoj povas igi la lernantojn malkovri retpoŝton en distra, eduka kaj sekura medio.

Poŝto por via lernejo

  • Via retpoŝto personigeblas per via logoo, viaj koloroj kaj via alira paĝo.
  • Ĉiu instruisto kaj ĉiu lernanto en via lernejo povas havi sian propran konton Mailo.
  • Vi povas krei tiom da klasoj, kiom vi bezonas.
  • Lerneja adresaro disponeblas, same kiel adresaro por ĉiu klaso.
  • Kontoj por infanoj estas protektitaj.
  • Ĉiujare asignu la infanojn al siaj novaj klasoj, sub la respondeco de iliaj instruistoj.
  • Post kiam la infanoj forlasos la lernejon, konfidu la administradon de siaj kontoj al siaj gepatroj, por ke ili daŭre uzu sian Mailo retpoŝtan adreson.

Infana sekureco
  • Lernantoj povas interŝanĝi retpoŝtojn nur inter si, kun siaj instruistoj kaj kun validigitaj kontaktoj en siaj adresaroj.
  • Kiam lernanto aldonas kontakton al sia adresaro, la instruisto ricevas validigan peton.
  • La mesaĝoj senditaj al lernanto de aliaj adresoj estas aŭtomate alidirektitaj al la instruisto.

Domajna nomo por via lernejo

  • Agordu la retpoŝtadresojn de la instruistoj aĉetante la domajnan nomon de via lernejo.
  • Uzu Mailo retpoŝtadresojn por lernantoj, por ke ili povu daŭre uzi ilin eĉ post kiam ili forlasis la lernejon.

Retejo por via lernejo

  • Projektu vian retejon per la plej bonaj disponeblaj senpagaj iloj.
  • Uzu la domajnan nomon aĉetitan ĉe Mailo.

SciigojX